Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiel, mia infanino, via edzo enfermiĝas kun nudaj virinoj, kaj vi estas sufiĉe naiva por kredi, ke li desegnas ilin?

Ce tiu ekkrio la avino demetis siajn okulvitrojn sur tableton, skuis siajn subjupojn kaj apogis siajn kunigitajn manojn sur siaj genuoj altigitaj per varmigileto, sia preferita piedestalo.

— Sed panjo, ĉiuj pentristoj bezonas modelojn.

— Li sin gardis zorge diri al ni ĉion tion, kiam li petis vin de ni. Se mi estus sciinta tion, mi ne estus doninta mian filinon al viro, kiu havas tian metion. La religio malpermesas tiajn abomenaĵojn, tio ne estas morala. Je kioma horo, — vi diris, — li reeniras ĉe si.

— Sed je la unua, la dua …

La du geedzoj rigardis sin reciproke, profunde mirigataj.

— Li ludas do? — diris sinjoro Guillaume. — Je mia tempo nur la ludistoj rehejmiĝis tiel malfrue.

Aŭgustino faris lipgrimaceton,kiu forĵetis tiun akuzaĵon.

— Li kaŭzas al vi kruelajn noktojn dum kiam vi atendas lin, — plue diris sinjorino Guillaume. — Sed ĉu ne, vi enlitiĝas, ĉu ne vere? Kaj kiam li perdis, la monstro vekas vin.

— Ne, panjo male kelkfoje, li estas tre gaja. Eĉ sufiĉe ofte, kiam estas bela vetero — li proponas al mi promenadon en la arbaro.

— En la arbaro, je tiuj horoj? Vi havas do tre malgrandan loĝejon, se al li ne sufiĉas lia ĉambro, liaj salonoj kaj se li devas kuri por … Sed tio estas por malvarmumi vin, se la krimulo proponas al vi tiujn distraĵojn. Li volas formalaperigi vin. Cu iam oni vidas viron havante trankvilan komercon galopi kiel lupkoboldo.

— Sed panjo, vi ne komprenas do, ke por ampleksigi sian talenton, li bezonas ekscitecon. Li ŝatas multe

la scenojn, kiuj …

59