Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plej ravan vizaĝon. Poste niaj tiranoj havas la fierecon voli, ke iliaj sklavinoj estu ĉiam gajaj.

— Ha, sinjorino! Ne dependas de mi, ke mi estu nesentebla! kiel oni povas, ne spertante mil mortojn, vidi malbrila, senkolora, indiferenta vizaĝon iam radiantan per amo kaj ĝojo? Ha! mi ne scias ordoni al mia koro.

— Des pli malbone, kara belulino, sed mi kredas, ke jam mi scias vian tutan historion. Unue, komprenu ja, ke se via edzo estis malfidela, mi ne estas lia kunkulpulino. Se mi deziris ricevi lin en mian salonon, tio estas, mi konfesas, pro memamo: li estis fama kaj vizitis nenie. Mi tro amas vin por diri ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn li plenumis pro mi. Mi rivelos nur unu, ĉar ĝi servos eble por revenigi lin al vi kaj puni lin pro la maltimo, kiun li uzas kontraŭ mi. Fine li kompromitus min. Mi konas tro la mondon, karulino, por meti min sub la arbitron de tro supera viro. Sciu: oni devas lasi amindumi sin de ili; sed kun ili edziniĝi — tio estas eraro! Ni, virinoj, ni devas admiri la geniulojn, ĝui ilin, kiel spektaklon, sed vivi kun ilil Neniam. Fi! tio estas voli plezuri rigardante la maŝinojn de 1’ opero, anstataŭ resti en loĝio gustumante ĝiajn brilajn iluziojn. Sed, ĉe vi, kompatindulino, la malbono okazis, ĉu ne vere! Nu, estas necese armi vin kontraŭ la tiraneco.

— Ha! sinjorino, antaŭ ol eniri tien ĉi, vidante vin, jam mi konis kelkajn artifikojn, kiujn mi ne suspektis.

— Nu, venu viziti min kelkfoje: baldaŭ vi posedos la sciencon de tiuj bagatelaĵoj, tamen sufiĉe gravaj. La eksteraĵo por la stultuloj estas duonvivo kaj pro tio pli ol unu talentulo troviĝas stulta malgraŭ sia spirito. Sed mi vetas, ke neniam vi povis rifuzi ion al Teodoro?

— Cu estas eble, sinjorino, rifuzi ion al tiu, kiun oni amas?

5’
67