Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sojn ege kapricajn, kiuj pro la moviĝemo mem de iliaj pensoj liveras al ni la povon influi super ili.

— Ho, ĉielo! — ekkriis la juna virino, — tio estas la vivo? Gi estas lukto.

— Kie ĉiam estas necese minaci, — plue diris la dukino ridante. — Nia povo estas tute artifika. Pro tio ni neniam devas permesi, ke viro malŝategu nin; de tia defalo oni nur relevigas sin per abomenaj klopodoj. — Venu, — ŝi aldonis, — mi donos al vi rimedon por enkateni vian edzon.

Ŝi leviĝis por gvidi subridante la junan kaj senkulpan lernantinon pri la edzecaj ruzoj tra la labirinto de sia palaceto. Ambaŭ ili venis ĝis sekreta ŝtuparo, kiu komuniĝis kun la provizitaj loĝejoj. Kiam la dukino turnis la pordsekreton, ŝi haltis, rigardis Aŭgustinon kun mieno neimitebla de subtileco kaj de gracieco: — Vidu, Duko de Karigliano adoras min! Nu, li ne kuraĝas eniri tra tiu pordo sen mia permeso. Kaj li estas viro, kiu kutime komandas milojn da soldatoj. Li ne maltimas la bateriojn, sed antaŭ mi li estas malkuraĝa.

Aŭgustino sopiris. Ili atingis luksecan galerion, kie la pentristedzino estis alkondukita de la dukino antaŭ la portreton, kiun Teodoro faris de fraŭlino Guillaume. Ce tiu aspekto Aŭgustino kriis:

— Mi sciis, ke ĝi ne estis plu ĉe mi, — ŝi diris, — sed … tie!

— Kara mia, mi postulis ĝin nur por vidi, ĝis kia grado de malspriteco geniulo povas atingi. Frue aŭ malfrue, mi estus redoninta ĝin al vi; sed mi ne pensis, ke mi plezurus vidi tie ĉi la originalon antaŭ la kopio. Dum ni finas nian konversacion, mi portigos ĝin en vian veturilon. Se kun tiu talismano vi ne estros vian edzon

dum cent jaroj, vi ne estas virino kaj vi meritas vian sorton.

69