Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

encan rezignacion, kiu ĉe la amantaj virinoj superas per siaj efikoj la viran energion kaj rivelas eble en la virina koro la ekziston de iaj kordoj, kiujn Dio rifuzis al la viro.

Surskribo gravurita sur duonkolono de la tombejo Montmartre indikis, ke sinjorino de Sommervieux mortis dudeksepjara. Poeto, amiko de tiu timema kreitaĵo, vidis en la simplaj linioj de ŝia epitafo la lastan scenon de dramo. Ciujare je la solena festo de la 2-a de Novembro, li neniam preterpasis antaŭ tiu freŝa marmoro, ne demandante sin, ĉu oni ne bezonas virinojn pli fortajn ol Aŭgustino por la potencaj premegoj de la geniuloj.

— La humilaj kaj modestaj floroj elburĝonintaj en la valo mortas eble — li diris al si, kiam ili estas transplantitaj tiel proksime al ĉielo, en la regionojn, kie formiĝas

la fulmotondroj, kie la suno estas bruliga.

73