Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la patro kaj ekdormas. Ĵus li volas remeti ŝin en la liton, kiam la ventego ĵetas ŝtonon de la kamentubo sur la fajrujon – denove la infano ektimas, kaj la plorkriado rekomenciĝas.

La viro kuŝigas sian karulineton, li ne estas en rozkolora humoro, tion ne kredu! –

„Raddas!” ekstere mallaŭte diras voĉo, „la infano ĉiam kriadas! La instruisto kaj lia edzino maldormas.”

„Jes”, diras Raddas, „prenu la diablo la infanaĉojn!”

Ili ambaŭ silentas kaj ĉesigas sian laboron ĉe la seruro. Ili ne scias, kion fari.

„Ni ankoraŭ iom atendu, ĝis kiam la kriaĉulo resilentiĝos”, diras Wittenborn.

La dua nenion diras. Ili starigas sin en la niĉo de la pordo por ŝirmi sin iom kontraŭ la ventego kaj pluvego. Pluvis, kvazaŭ la akvo estus verŝata per trogoj.

„Nun la infanaĉo ŝajnas silenti”, ekparolis Raddas, „mi jam pensis, ke la malbenita aĉulo tute malhelpos nin.”

„Iomete ni ankoraŭ atendu, ĝis kiam ili ree dormos", respondis Wittenborn.

Ili staris dum kvaronhoro, kaj ĵus Raddas metas la manon sur la seruron por derompi ĝin. Jen ili aŭdas la krakon de la ŝtono sur la fajrujo – ree ili aŭdas la infanon plori – kaj denove ĉesas agi. Se ili estus tiaj ŝtelistoj, kiajn edukas la grandurbo, ili jam delonge estus malfermintaj la malnovan pordon, sed ili ne estis spertaj en tia laboro kaj ankaŭ ne posedis ilojn por ĝi.