Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La senplumigistoj de anseroj[1]

Sinjoro advokate Sliker sidis ĉe la tablo, sur kiu staris botelo da vino, kaj ludis per la dika ora ĉeno, kiu pendis sur lia dika ventro, kaj li rakontis al sia amiko Bekman: „Ordinare kredas la homoj, ke mi kaj mia kolego Torkirken estas la plej grandaj malamikoj, ĉar en la juĝejo ni atakas nin reciproke, kvazaŭ ni volus tuj kapti unu la alian ĉe la gorĝo, tamen ni estas paro da veraj amikoj. Nur pro prudento, sinjoro Bekman! Ni ambaŭ gajnas per tio. Mi helpas al li akiri klientojn, kaj li helpas al mi. Nenio pli bona ol interkonsento, sinjoro Bekman!”

„Sed se la homoj, kiuj procesas, ankaŭ pensus tiel?” demandis sinjoro Bekman.

„Tio estus abomena por ni advokatoj!” diris sinjoro Sliker kaj ridis. „Ni tie ĉi certe ne povus trinki vinon! Vian sanon!”

Kaj la du bonaj sinjoroj faris dankoferon per sia trinkado al Dio pro tio, ke la homoj

estas tiel bonege malsaĝaj kaj procesadas.

  1. El la libro „Ut min Kăk” (El mia kuirejo), eldonita de Bruncken & Cie., Greifswald.