Paĝo:Bertrana - Barbaraj Prozaĵoj, 1926, Grau Casas.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iritan vojon, por fari ĝin senfina kaj kondamni vin eterne vagadi sur ĝi.

Iom post iom via animo laciĝas de tioma unutoneco. Vi dezirus aŭdi iun bruegon de rado, iun klakon de vipo, iun sonoron de ĉevaltintiloj, iun kriegadon de ĉaristo kiel en aliaj vojoj. Eĉ la bestoj apartiĝas de tiu: nur de tempo al tempo iu bluparuo flugas super branĉeto persekutante insekton, iu garolo mallerte flugante trapasas la horizonton tra la klartruo de la branĉaroj, iu lacerto agitas la falintan foliaron, kaj brunflugila papilio haltas sur trunko.

Renkonti homon estas io hazarda kaj malkvietiga. Renkonti homon ŝajnas la afero plej simpla kaj natura kiu povas okazi sur iu vojo; sed ne tie, miaj amikoj. La trairantoj de la mortinta vojo estas imponaj kiel spektroj, eliĝas neatendite, venas el la arbaro kaj unuavide vi dirus ke ili estas unu el la tiomaj trunkoj, kiu ekmoviĝas kaj rekte venas al vi.

Ĉu vi ne renkontiĝis iam kun unu el tiaj homoj, kiu aperas al vi subite, ne vidite de vi, kvazaŭ elŝprucita de la tero, al kiu la adaptiĝo de la medio donas terurigan aspekton; fantomoj el argilo, kalko aŭ granito, kiuj sin movas pezaj kaj malgajaj, kiuj strabe rigardas, kiuj deflankiĝas de viaj paŝoj kaj malaperas sammaniere kiel ili venis? Tiuj de la forlasita vojo estas tiaj: ŝajnas ke vi surprizis ilin en malbona faro; oni ne povas diri ke ili estas vojirantoj nek terlaboristoj; nek vi komprenas kia estas ilia metio; ili havas iom da spiono kaj da vagulo; ilia vesto estas bruna kiel la ruskplanto, la haroj grizaj kiel la musko, la vizaĝo ruĝa kiel la tero de la