Paĝo:Bertrana - Barbaraj Prozaĵoj, 1926, Grau Casas.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estas facile havi la konvinkon pri tio, memorante nur, ke tiu vojo estis trairita de la homoj plej ambiciaj, de la armeoj plej potencaj, de la aventuristoj plej harditaj, de la generaloj plej kruelaj kaj de la krimuloj plej timindaj, kiuj konvulsiigis nian landon komence de la lasta jarcento.

Ho! sidiĝu iomete ĉe la rando de la vojo, kaj ĝi, en la plena silento vin ĉirkaŭanta, en tiu malvigleco, kiun la laciĝo donas al vi, dum vi ĝuadas la bongustan tabakon de l’ mallongaj ripozoj, sentigos al vi ian specon de revo. Tiam la malnova internacia arterio ree iĝas viva kaj movoplena en kompleta revigliĝo; ĝi pleniĝas de bruegoj kaj nubaroj de polvo; en ĝi kantas la soldataro; sur ĝi rulas strangaj veturiloj eskortataj per rajdantoj; kuras silente la forkurantoj; glitadas kun zorgemo aroj da armitaj homoj; vojiras kun pieda doloro la malliberuloj, kun malagrablo la ekzilitoj; sur ĝi rapidas veturilo ĉe kies pordetoj vidiĝas pala vizaĝo de maltrankvila sinjorino, samtempe kiam ĉe la vojrando trenadas sin teruraj figuroj de almozuloj kaj vagabondoj realaj aŭ ŝajnaj.

Ĉiuj historiaj personoj kun sia muzea vestaro, kun siaj sekvantaroj kaj pakaĵaroj; herooj, princoj kaj nobeloj, ambasadoroj, altrangaj sinjorinoj kaj tiamaj aventuremuloj, ĉiuj preterpasadas unu post alia kontraŭ vi; ĉiuj portas skribita, videbla, en la teniĝo kaj en la mieno, la dramon de sia vivo; ĉiuj marŝas ĉirkaŭataj de la aĵoj kaj personoj, kiuj al ili estis familiaraj; ĉiuj perdiĝas el vido tiaj, kiaj la antikvaj gravuraĵoj aŭ la trafaj biografioj prezentis ilin al ni.

La lasta silueto estas malaperinta. Vi daŭrigas la