Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Thiele, la 8-an de Decembro 1711

Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo — —

Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.

Thiele, la 16-an de Decembro 1711

La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de ulceroj.

Thiele, la 19-an de Decembro 1711

Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. — Feliĉan vojaĝon! —

Thiele, la 13-an de Marto 1712

Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo — tio estas lia