Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nelacigeblaj kunlaborantaj. Ni faris nur unu paŝon sur la vojo, kiun espereble aliaj post ni traesploros.

Sed ĉar ni renkontis en nia tuta laboro multajn malfacilaĵojn, kiuj al la estontaj laborantoj povus esti evitataj per sufiĉe simplaj aranĝoj, ni petas permeson elparoli tie ĉi kelkajn konsilojn por la verkontoj de novaj Vortaroj naciesperantaj.

Unue estus, laŭ nia opinio, plej senutile, aŭ por pli ĝuste diri, malutile, se ili enkondukus vortojn ne efektive apartenantajn al ilia propra lingvo, sed okaze prunteprenitajn de ia tute diferenca lingvo, kiel ekz. en Vortaro Angla aŭ Franca vortojn arabajn, ĥinajn, japanajn, k. t. p., per kiuj ofte vojaĝantoj kolormiksaĉas la rakontojn pri siaj vojaĝoj : apud tiaspecaj vortoj, kiel (ni citas el la Angla Vortaro lit B) : bakŝiŝo, baŝibazuko, batmano, begumo, bolaso, bulbulo, k. t. p., ni metis la noteton (voj) t. e. vojaĝoj, kaj ofte ankaŭ demandan pukton, kio signifas : ĉu estas utile havi tiajn vortojn en Esperanta Vortaro, aŭ ĉu ne estus preferinde lasi ilin en ilia nacia formo? — Same estus pli bone, laŭ nia opinio, ne enkonduki vortojn apartenantajn efektive al la nacia lingvo de la vortaristoj sed ne havantajn signifon internacian, kiel ekz. pri la diversaj kartludoj, manĝaĵoj, k. t. p. kiuj diferencas de unu lando al alia, kaj de unu jarcento aŭ eĉ de unu jaro al alia, k. ekz. : buljoto, babao, bekeŝo, k. t. p. Almenaŭ la vortaristoj devus enkonduki tiajn vortojn nur trovinte ilin jam uzitaj en la verkoj de kelkaj aŭtoroj, tute ne trudante ilin al Esperanto pro preteksto traduki mem per simpla transskribado vortojn de ilia nacia vortaro.

Due, se la estontaj aŭtoroj de naciesperantaj Vortaroj bonvolus ricevi niajn konsilojn ni insiste