Paĝo:Briquet - Esperanta teknika medicina vortaro, 1932.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

138 Alkohol-o. VAR. : absoluta aŭ senakva, akvigita aŭ diluita, redistilita, kamfora, melisa; —o kun sulfata acido (L. Spiritus sulfuricus); —ato; —aturo, maceraĵo en —o; —aĵo; —aĵo de amoniako kun anizo (L. Spiritus ammonii anisatus); —ulo; —(ul)iĝi; —ismo; —ometro, ilo uzata por —ometrio. En organika ĥemio, oni uzas por la —oj la sufikson olo : etanolo, metanolo, propanolo k.t.p.; se estas en la molekulo 2, 3, 4, 5 aj ekvivalentoj, oni uzas la prefiksojn di, tri, tetra, penta ; ekz. : trimetanolo.

139 Alkutimiĝo, logiĝo al tolero de medikamento (F. Accoutumance).

140 Alno (BOT.), arbo el la familio de Betulacoj (L. Alnus, A. Alder, F. Aulne, G. Erle).

141 …alo, finaĵo uzata en organika ĥemio por aldehidoj: etanalo, metanalo, k.t.p.

142 Alogotrofio, disproporcio, malreguleco en la trofio.

143 Alo-o (BOT.) (L. Aloe); Sokotorina —o.

144 Alopati-o (A. Allopathia); kuracisto —ulo, —isto.

145 Alopeci-o, senhareco; kapa —o, kalveco. VAR. : areoforma, cikatra, fava, keroza, loka(nelegebla teksto)izata, pitiriaza, postimpetiga, postmalsana, postradioterapia, pseŭdofava, sebeca, sifila (—o kiel arbaraj maldensejoj ĉe sifiluloj).

146 Aloritmi-o, periode nenorma ritmo de la pulso. Ekz.: bi aŭ triduopa pulso; —a.