Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faris malĝojan mienon kaj diris vorton, kiun mi ne komprenis. Mi tamen ne dubis plu pri la sorto de Jafet; la besto ne estis sur la ŝipo, nek sub la kesto, sekve ĝi mortis kaj ripozis sur la fundo de la maro. Mi tre malĝojis, sed kuiris miajn pizojn kaj rezignaciis, ĉar nenio estis farebla por rehavigi al mi la hundon.

En ĉambreto, el kiu eliris multa vaporo, mi retrovis la kuiriston. Li ridetis, mansalutis kaj vokis min al si. Mi eniris lian ĉambreton (la kuirejon de la ŝipo) kaj post kiam li montris benketon, por ke mi povu sidiĝi, mi rigardis, kiel li pretigis la manĝaĵojn kaj purigis telerojn, forkojn kaj kulerojn. Mi komprenigis, ke mi dezirus helpi al li kaj li konsentis. Mi estis feliĉa, ke mi povis estis utila sur la ŝipo, kaj de tiu tempo mi estis la helpanto de la kuiristo, kun kiu mi baldaŭ amikiĝis kaj kiu instruis al mi pri multaj nomoj de objektoj en la kuirejo kaj sur la ŝipo, sed interparoladi ni povis nur malbone. La maristoj kaj eĉ la kapitano kaj la eminenta sinjoro, kiu estis la kuracisto, estis ĉiam tre afablaj al mi kaj la tuta ŝipanaro nomis min Jafet, kredante, ke tio estas mia nomo. Komence mi miris pri tio, sed poste mi eksciis, ke la doktoro el miaj vortoj estis kompreninta, ke mia nomo estas Jafet. Mi kontentiĝis pri ĝi kaj ĉar mi ĝis nun tute ne havis nomon, krom "knabo", mi decidis gardadi ĝin.

Nia ŝipo estis trimasta skuno. De kie ĝi venis kaj kien ĝi estis velveturanta, mi komence ne povis ekscii, ĉar demandante tion, mi ricevis respondojn, kiujn mi ne bone komprenis. Post kelkaj tagoj la kuiristo komprenigis al mi, ke ĝi venis de Londono kaj estis velveturanta al Patersburgo.[1 La leganto ne miksu "Patersburgo" kun "Petersburgo".]

Ĉu Patersburgo estis urbo, lando aŭ io alia? Li ne povis respondi al tiuj demandoj, ĉar li ne min komprenis.