Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

viro kun ĉareto plena je fruktoj. Mi postkuris lin kaj montrante al li grandan moneron el arĝento, mi komprenigis, ke mi deziras aĉeti kelkajn pomojn. Li akceptis la moneron, donis al mi kvin pomojn kaj daŭrigis sian vojiron, gardante la tutan moneron. Mi returnis min al mia benko, estis feliĉa kun mia manĝaĵo, sed opiniis la pomojn tre multekostaj, ne komprenante, ke la vendisto estis trompinta min. Mi manĝis du el la pomoj kaj enpoŝigis la ceterajn kune kun tri panetoj por manĝi poste en la tago. Mi pensis pri la pasinta nokto kaj timis, ke mi estus devigata dormi refoje sur tiu benko sub la ĉielo. La penso ektimigis min, kaj mi vole nevole pensis pri mia lito en la gepatra domo kaj pri la liteto sur la ŝipo. Mi tamen pensis: "mi kuiros miajn pizojn" kaj agos laŭ cirkonstancoj. La ĉirkaŭaĵo, en kiu mi nun estis sidanta, jam ne interesadis min tiom, kiom la unuajn tagojn, ĉar mi jam kutimis al ĝi, kaj iom post iom mi sentis ekenuon. Trairi aliajn, al mi nekonatajn stratojn por serĉi novajn ĉirkaŭaĵojn, mi ne kuraĝis, timante, ke mi ne povus retrovi mian dometon; mi sekve pasigis la tutan tagon en la parko, kaj je la vespero reiris al mia ĝardeno. Malfeliĉe la sorto estis denove al mi malfavora, ĉar la dometo estis tute malplena, kaj ĉar la sabla planko ne plaĉis al mi, mi eliris por serĉi alian dometon; la ĝardeno estis tiel granda (mi pensis), eble ie mi trovus pli oportunan dormejon. Mi serĉis longan tempon kaj jam timis ne trovi, kion mi deziris, kiam ankoraŭ pli malgranda dometo ol tiu, kiun mi forlasis, ektrafis miajn okulojn. Ĝi staris sur izolita loko en angulo de la ĝardeno post arbetaĵo ĉe la muro kaj estis tre malalta kaj kaduka kaj pro la malmola sabla tero enprofundiĝis en ĝin preskaŭ ĝis la pinta tegmento. Mi iris ĉirkaŭ la stranga konstruaĵeto kaj trovis ŝtonan ŝtupareton kondukantan en kvarangulan