Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post kvarono da horo ili revenis kaj tiam la ruĝharulo forlasis la domon.

Post la matenmanĝo mi restis sola kun la knabino. Ŝi devis legi kaj skribi, kaj mi eksidis ĉe la fenestro por rigardi esteren, ĉar kion mi alie farus? Mi ne povosciis interparoli kun la knabino, ŝi do studadis kaj mi... faris nenion krom rigardi el la fenestro.

La neĝo sen interrompo falis sur la straton, kaj mi denove ekmemoris la du lastajn tagojn, kiam tiu neĝo tiom maltrankviligis min.

Sur mia Insulo ankaŭ kelkfoje neĝis, sed tiajn grandajn neĝerojn, kiaj falis sur la straton tie ekster la domo, mi ankoraŭ neniam vidis. Ĉiuj homoj, preterirantaj la fenestron, kun peno antaŭen paŝis sur la ĉiam plidikiĝanta neĝtavolo, kaj mi kompatis la malbonevestitojn, kiuj sin trenadis antaŭen kun suprentiritaj ŝultroj, blovante antaŭ si vaporsimilajn nubetojn. Frostis kaj la neĝo kraketis sub la piedoj de la homoj. Mi tamen ne povis alporti helpon al la malriĉaj, malbone vestitaj preterirantoj, kvankam mi imagis, kiel malvarmaj ili sin sentas en tiu severa vetero.

La knabino kelkfoje interrompis sian studadon kaj ĉe tiuj okazoj ŝi rigardis min kun rideto.

Mi deziris, ke ankaŭ mi povus studadi kiel ŝi, mi ja devus ion lerni; ĝis nun mi lernis nenion kaj faris nenion krom serĉkolekti ovojn kaj triki ŝtrumpojn kaj vagadi, sed tio ja ne estis taŭga destino. Mi volis lerni, fariĝi io, sed kio mi fariĝus? Mi pripensadis pri tiu demando, sed ne kapablis doni la respondon.

Fine ŝi rimarkis kun kiom da atento mi rigardis ŝian studadon, kaj ekstarinte ŝi alpaŝis al alta ŝranko, kiu havis pordetojn el vitro; ŝi malfermis tiujn kaj elprenis dikan libron, kiun ŝi metis sur miajn genuojn kaj montris al mi belajn ilustraĵojn, samtempe ŝi penis klarigi