Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lingvo, post kiam mi eldiris ilin) multe tro multe deflankiĝis de ĉiuj tiuj lingvoj. La vortojn sĥinvat = lanterno, fōr = patro, maŭr = patrino, bŏksm = pantalono, slŏp = duonŝuo, hōs = ŝtrumpo, sik = kaprino, del = planko, pŏtje = infano kaj tiel plu, li retrovis en neniu el la lingvoj, kiujn li komparis kun la mia. Restis sekve nur la ebleco, ke mi naskiĝis sur unu el la insuloj kuŝantaj okcidente de Ŝlesvigo, aŭ sur dana insuleto, ĉar dum mia vojaĝo mia ŝipo veliris laŭ Kopenhago kaj Malmö. Sur la danaj insuloj oni plejparte parolas dialektojn, li diris, kaj mia lingvo estis tiel malsimila al ĉiuj eŭropaj lingvoj, ke ĝi sen dubo devus esti dialekto kaj eĉ dana dialekto.

Mi ankaŭ rakontis pri mia amiko Johano, kiu estis estinta aktoro de Hamburga teatro, kaj ke li estas la sola viro, kiu scias la nomon de mia patro kaj de la insulo, kie li pasigis monaton ĉe ni.

Sinjoro Romeskaŭ petis mian instruiston, ke li sin turnu al la eksterlandaj ambasadoroj por informiĝi, ĉu ie perdiĝis juna knabo el insuleto, sed ĉio estis vana. Maksimo Bjelski tiam proprainiciate skribis en germana lingvo al la direktoroj de teatroj en Hamburgo por peti informojn rilate al mia amiko Johano, sed post deko da tagoj li ricevis respondon, ke nenie en la urbo sin trovas aktoro nomata Johano kaj ke en nenia teatro estas nek estis tia aktoro, sed ke antaŭ kelka tempo en la urbo loĝis persono longkreska, nomata Johano, kiu kiel statisto kunludadis en kelkaj teatraĵoj kaj fine estis eksigata pro nedeca konduto dum prezentado de la dramo Hamleto. En la tria akto, kie la malfeliĉa princo elparolis sian faman: Ĉu esti aŭ ne esti, tiel stara la demando..., la nomita statisto ne atentante sian propran rolon, estis elpaŝinta el post la kuliso, kaj sin turnante al Hamleto, li subite estis