Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akompanis min per la piano. Mi ne sciis, ĉu mi ludas facilajn aŭ malfacilajn muzikaĵojn, ĉar miaj progresoj fine ebligis al mi ludi preskaŭ ĉion, kion Romeskaŭ metis antaŭ min. La tiel nomata tekniko je mia muzikilo tute ne estis por mi malhelpaĵo kaj Romeskaŭ estis surprizita, ke mi preskaŭ sen peno venkis teknikajn malfacilaĵojn. kiuj al li mem estis prenintaj tiom da studotempo. Kelkfoje li skuis la kapon dirante: —Estas nekompreneble!— kaj kredante, ke mi ne manuzis la arĉon laŭ lia deziro, mi rigardis lin por ekscii, ĉu mi pekis kontraŭ la teknikaj reguloj, sed tiam li ridetis, dirante: —Nur ludu plue, mia knabo, vi baldaŭ superos min mem—. Mi ne konsciis, ke mi ludadis preskaŭ neriproĉeble la plej malfacilajn kompoziciojn, super kiuj Romeskaŭ mem devis studadi longan tempon. Miaj fingroj kvazaŭ per si mem flugis super la kordoj kaj ĉion, kiun mi ludis du- aŭ trifoje, mi sciis parkere. Plej multe tamen surprizis Romeskaŭ la fantaziaĵoj, kiujn mi povis ludi; en tio, li diris, mi superas lin jam de longa tempo. Ankoraŭ neniam mi ludis antaŭ la publiko, ĉar Romeskaŭ nur kunsentus tion, post kiam mi povus esti certa pri granda sukceso. Ĉeestante, kiel aŭskultante koncertojn, mi spertis, ke Romeskaŭ estis konsiderata kiel granda, eĉ fama artisto; li estis ĉiam varme aplaŭdata, ricevis preskaŭ ĉiam girlandojn de la aŭskultantaro, sed multfoje lia muziko jam ne plaĉis al mi. Kvankam mi estis juna knabo, mi konsciis ke mankas io al lia arto kaj ke mi mem ludus kelkajn muzikaĵojn tute alie ol li. Kiam mi ludadis, mi estis kvazaŭ la komponisto mem kaj sentis funde tion saman, kion li sentis komponante sian muzikan verkon. Aleksandra nur malofte kunludis antaŭ la publiko. Ŝia patro opiniis prave, ke ŝi ludas bonete, sed ke ŝi ne havas sufiĉan talenton por aperi antaŭ la publiko, al-