Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vere?— li diris ruĝiĝante, dum li eksidis.

—Jes, kaj postmorgaŭ en la vespera koncerto mi solludos antaŭ la publiko en la granda koncertejo.

—Ĉu vere?— li diris.

—Jes, kaj vi ĉeestos ankaŭ

—Ĉu mi!?

—Vi ekhavos enirbileton por du personoj—, kaj mi prezentis al li la invitaĵon. Li refoje estis frotonta siajn manojn, sed ĉar li devis akcepti la bileton, li ĉi tiun fojon ne frotadis ilin.

—Dankon, sinjoro Romeskaŭ—, li diris, —mi ĉeestos kaj mia patrino akompanos min.

—Ĉu ŝi kutimas akompani vin al la teatro?— mi demandis.

—Pardonu al mi, sinjoro Romeskaŭ; mi neniam iras tien.

—Kial?

—Estas por mi tro multekosta—, li malkaŝe diris.

Al tio mi povis nenion respondi; mi sekve demandis plue:

—Ĉu vi ŝatas muzikon?

—Ho jes—, li diris, —mi tre ĝin ŝatas, same kiel ĉiujn artojn.

—Nu, se mi povas fari al vi plezuron, mi multefoje prezentos al vi invitaĵon, ĉiu sollundanto rajtas disdoni kelkajn, kaj vi faros al mi honoron akcepti ĉiam unu el miaj.

—Tre volonte, sinjoro Romeskaŭ—, li diris, kaj timante, ke estos tro malmodeste forbabili pli da tempo, li komencis instrui al mi la rusajn verbojn.

Nur poste, kiam mi funde posedis la rusan lingvon, mi eksciis, kiom da tempo la bona Bjelski bezonis por prepari siajn lecionojn. Li verkis speciale por mi fabelojn, en kiuj li uzis nur tiujn verbojn, kiujn li vo