Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

riĉa, tre bezonus la salajron, kiun li ordinare ricevis por siaj lecionoj. Mi tamen ĝojis, ke nia vojaĝo daŭrus nur ses monatojn; post tiu tempo li ja tuj povus rekomenci la interrompitan kurson, precipe en la franca, kaj se necese, en aliaj lingvoj.

Semajnon antaŭ nia foriro mi rakontis al li nian intencon. Li fariĝis tiel nervema, ke mi kore kompatis lin, sed por iom rekompenci al li, mi elpensis mensogeton, dirante, ke mi deziras daŭrigadi liajn lecionojn skribe. Mi interkonsentis kun li, ke li sendu al mi ĉiusemajne francan literaturaĵon kun klarigaj notoj, kiujn mi regule studadus, kaj lian salajron mi jam antaŭe pagus al li. Komence li malakceptis tiun monon pro nura modesteco, sed ĉar mi insistis, li fine cedis, esprimante sian koran dankon. La kompatinda vireto adiaŭis nin kun pala vizaĝo, kiu tre trafis min. Starante antaŭ ni por danki gesinjorojn Romeskaŭ pro ĉio, kion ili faris por li, li tiel terure balbutis kaj tiel nerveme frotadis al si la manplatojn, ke fine Romeskaŭ ekkriis, frapante lian ŝultron:

—Sufiĉas, sinjoro Bjelski; ni ĉiuj komprenas, kion vi estas al ni dironta. Ni dankas vin reciproke pro viaj bonegaj lecionoj al mia adoptita filo, kaj por esprimi ne nur vorte, sed alimaniere nian dankon, ni petas vin, ke vi bonvolu akcepti ĉi tiun koverton. Rigardu la enhavon kiel nuran pruvon de nia estimo kaj danko.

Kiam li estis for, riverencinte kvar fojojn (ni estis kvarope), Romeskaŭ diris al mi, ke li estis metinta en tiun koverton tiom da mono, kiom Bjelski regule ricevis kiel salajron en ses monatoj, kaj mi dankis lin el la fundo de mia koro.

Mia vojaĝo estis, por tiel diri, triumfvojaĝo. Ĉie kie mi ludis, mi estis aplaŭdata kiel ankoraŭ preskaŭ neniu antaŭ mi.