Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin monaj malagrablaĵoj; mi eĉ antaŭvidis, ke via procentegisto per si mem sin prezentus, sed ĉar vi ne estas sufiĉe energia kaj kuraĝa por kontraŭstari tian vampiron, mi volonte prenas sur min reguligi kun li vian konton... Ĉu vi konsentas?

—Ho jes; sed mi promesis, neniam paroli al kiu ajn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj li pruntedonis al mi.

—Tiajn promesojn neniu bezonas plenumi; li malbonuzis vian mizeran situacion.

Romeskaŭ senprokraste skribis la jenan letereton al Barazof.

—Mi konsideras sinjoron Maksimo Bjelski kiel mian familianon; li konsentis, ke mi aranĝu ĉiujn liajn aferojn. Sekve de tio mi invitas vin al mi morgaŭ antaŭ la tagmezo je la deka horo, por priparoli kun vi en ĉeesto de polica inspektoro la manieron, laŭ kiu vi pruntedonis monon al sinjoro Bjelski. Vi povos eviti la priparoladon, resendante tuj la lastan ŝuldodokumenton (subskribitan de Sro B.) per kio la ŝuldo estos nuligita. Se vi nek konsentos en tio, nek aperos ĉe mi la nomitan horon, tiam mi persekutos vin laŭleĝe.
Atendante:
S. Romeskaŭ.—

La servistino forportis la leteron kaj revenis post unu horo kun la respondo. Sinjoro Romeskaŭ deŝiris la koverton kaj elprenis la lastan ŝuldan dokumenton de la vireto kaj malgrandan leteron. Li legis:

—Ĉi kune mi resendas la de vi aluditan dokumenton, Sinjoro Maksimo Bjelski ŝuldas al mi plu nenion.
Kun estimo:
M. Barazof.—

De post la legado de tiuj linioj la vireto fariĝis alia persono, la peza ŝarĝo, kiu jam tiel longe turmentegis