Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okazo por ligi min al granda koncertejo tamen baldaŭ sin prezentis laŭ eksterordinara cirkonstanco.

Monaton post kiam ni estis en Haag, la Eŭropa militego komenciĝis. Rusujo partoprenis, kaj timante ke mi devus plenumi mian servadon en la rusa armeo, mi decidis ne revojaĝi Rusujon, ĉar ne estante ruso mem, mi ne sentis en mia koro la devon batali por la rusa imperio. Krom tio, mi ne amis la militon, nek la metion de soldato, kaj neniam fariĝus heroo; sekve mi restis provizore en mia nova patrujo por pacience atendi la iradon de la milito. Ankaŭ mi ekpensis ofte, ke eble mi estas germano, kaj neniu ja povus devigi min, batali kontraŭ miaj propraj samlandanoj. Mi volis esti kaj resti neŭtrala kaj en neŭtrala lando.

Kelkaj monatoj pasis. Ian vesperon mi legis sur publika afiŝo, ke du fame konataj artistoj partoprenus kiel solludantoj en koncerto en Kurhaŭs. La artistojn mi ne konis persone, sed jam multfoje mi aŭdis kaj legis pri ili. Unu estis germana internigita militisto; la alia estis holanda soldato.

Tuj la ekpenso eniris mian kapon, ke tria fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite de la holanda "Ruĝa Kruco".

Bjelski kaj mi tuj iris al la Kurhaŭs en Scheveningen por paroli kun la direktoro de tiu entrepreno. Kiam ĉi tiu direktoro aŭdis mian nomon, li sen prokrasto per telefono priparolis mian proponon kun la estraro de la "Ruĝa Kruco", kaj en duona horo oni decidis akcepti min kiel kunlaboronton.

La koncerto estus aranĝata post tri tagoj. Mi tre ĝojis konatiĝi kun la du aliaj solludantoj, kiuj alvenus horon antaŭ la komenciĝo de la koncerto. Tio estis en realo malfrue, sed la holanda soldato ne povis