Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sonoj tute nekonataj de mi. Unu el la aliaj muroj estis ornamita per kvar bildoj en egalaj kadroj el bruna ligno. Tiuj kvar bildoj prezentis la vivon de Vilhelmo Tell. Pli ol mi fojojn mi atente estis rigardinta ilin, kaj ĉiam mi memoros pri ili. La unua prezentis la heroon, tenanta malgrandan knabon ĉe la mano. Du soldatoj kun lancoj minacis la viron, ĉar li rifuzis malkovri la kapon antaŭ longa stango kun ĉapo sur ĝi en la mezo de vasta urbplaco. Sur la dua bildo tiu sama viro devis forpafi per pafarko pomon de la kapo de l' knabo. Multaj personoj, ĉiuj urbanoj en strangaj vestoj, ĉeestis kaj unu el ili, virino, svenis pro timo, ke la sago traboros la frunton de la juna knabo. Tiu knabo estis la filo de Vilhelmo Tell, laŭ diro de mia patrino. La tria bildo prezentis ŝaŭmantan, sovaĝan lagon. Vilhelmo Tell estis transportata en boato, sed la ventego fariĝis tiel terura, ke la soldatoj devis forpreni la katenojn de la kaptito, ĉar li estis la sola persono, kiu kapablis direkti la boaton tra la dancantaj ondegoj. Subite li direktis la boaton al la lagbordo, kaj per unu lerta saltego li liberigis sin, puŝante la boaton en la ondojn, kie ĝi devis perei. Sur la kvara bildo la heroo vagis tutsola sur monto kaj rigardis malsupren en profundan valon, kie ekaperis rajdantoj. La ĉefrajdanto estis la persekutinto de Vilhelmo Tell. Per unu pafo la heroo traboris la bruston de la kruela rajdantestro. La sago ankoraŭ ĉiam sidis en la koro, kaj mi miris, ĉu tio multe doloris la kruelan mortigiton. Tiujn bildojn mi trovis belegaj, kaj mi estus trovinta ilin ankoraŭ pli belegaj, se Vilhelmo Tell vere estus vivinta. Sed mia patrino rakontis, ke ĉio estas nur fabelo, same kiel la rakontoj pri Ali Baba kaj la kvardek rabistoj, pri Blua Barbo kaj ceteraj. Laŭ ŝia diro, la historio de Robinsono Kruso vere okazis, tial mi tre ŝatis ĝin kaj deziris, ke