Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmojn por laboradi ĝis la vespero.—

La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.

En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa tago restas al ili preskaŭ nenio.

Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj vilaĝoj.

Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia malesto.

Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la makadamian vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu pordo