Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne klare komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:

—Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin.

—Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed tiun de la komunum-estraro.

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

—Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

—Post dudek kvar horoj... sed...

—Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe punata.

—En realo, jes.

—Ĉu severe?

—Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

—Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

—Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

—Tamen supozu momenton.

—Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa..., sed mi ne kom...

—Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: —Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

—Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

—Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj trompata...

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj re-