Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li diras kun voĉo tremetanta:

—Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!

Kviete sinjorino Klomp respondas:

—Vi ne rajtas forpeli ŝin.

—Ĉu mi ne rajtas? ... Ŝi spertos tion!

—Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.

—Kiu diris tion? ... Ĉu la servistinoj babilis al vi?

—Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.

Klomp ektimetas kaj diras:

—Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.

—Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas tro forte.

—Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.

—Kiamaniere vi ordonis?

—Per mia kubuto.

—Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.

—Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ se ili estas mizeraj servistinoj.

—Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.

—Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?

—Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.

Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, tamen li bolas pro kolero, sed li