Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tria Ĉapitro

Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp — Vesteto por baptonto — Novaj vestoj — Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan por ŝi ceremonion — La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon — Moseo Landman kaj lia infaneco — La orgeno — Moseo, ido de Orfeo.

Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kai Warfumanoj ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia maniero klariĝis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.

Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete