Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.

Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.

La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo kaj ri-