Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Go til fanen!— ĝi ekkriis.

—Go til fanen!— mi diris ridante. Mi tamen ne komprenis tiujn vortojn.

—Mi jam venis!— ekkriis la birdo kaj post tiu frazo ĝi ekfajfis tiel laŭte, ke la kato ektimis kaj saltis de mia ŝultro sur la plankon.

—Ĉu vi refoje legos el Robinsono?— mi demandis al mia patrino.

—Se estos eble—, ŝi respondis. Mi sciis, kion tio signifis. Mia patro, post kiam li revenis de la Vilaĝo, ĉiam kunportis grandan pakaĵon da gazetoj, kiuj enhavis la novaĵon de tuta monato. Se la deziro lin kaptis legi la gazetojn, tiam estus "neeble" al la patrino legi el Robinsono. Mi sekve esperis, ke li ne legus, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de tiu rakonto, kiu tiel interesis min. Mi eĉ deziris, ke "li" ne revenu antaŭ la sekvanta tago, sed por tio la vento ne estis sufiĉe kontraŭa. Pensante pri tiuj aferoj mi ĵetis lastan rigardon sur la sagon, kiu jam dum tiom da jaroj trapikis la koron de la rajdanta reĝo, ekstaris kaj foriris el la ĉambro, dirante: "Mi iras", al kio respondis mia patrino per sia kutima: "Nu bone!" Mi do iris kaj direktis la paŝojn al la tiel nomata "haveno", tio estis la loko, kie ĉiam la boato albordiĝis. La Insulo estis okulforma, nur la suda parto ne havis dunojn kaj ĉe tajdo mi povis marŝi tie pli ol mil paŝojn sur la ŝlimhava tero, kiu oblikve sin etendis en la maro. Okcidente en tiu ĉi ŝlimaĵo staris du longaj vicoj da fostetoj, utilantaj kiel gvidmarkiloj, en kies mezo la boato devis ŝipveli aŭ luvadi de la digo al nia Insulo. Sen tiuj markiloj estus absolute neeble atingi la "havenon", ĉar eĉ ĉe alfluo la akvo sur multaj lokoj ne estis sufiĉe profunda por esti ŝipirebla. La distanco de nia domo al la "haveno" estis tricent paŝojn; mi sekve alvenis tie baldaŭ. La kaprino,