Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

—Kio estas tio?

—Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

—Ĉu sur tiu ŝnuro?— Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto klarigas plue:

—Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie—, kaj li montras la lokojn.

—Kio okazos poste?

—Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la aliaj.

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l' areno kaj la ĉevalo faras riverencon antaŭ "la estimata publiko"; post la riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: "Sur la ondoj" de Straus.

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni konas sub la nomo: "malsprita Aŭgusto".

Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam oni streĉas la ŝnuregon.

Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la kolon por pli bone vidi, La dancistino tuj poste aperas kun graciaj saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al ŝi suprensalti sur