Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elektita persono plenvole konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la arenon.

Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse rigardas lin. Fine la Spicisto diras al li:

—Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.

Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.

Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.

La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:

—Ĉu vi povas rajdi?

—Jes, mi povas.

—Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?

—Tion mi neniam faris.

—Sed ĉu vi volas?

Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:

—Diru "jes!"

—Jes!— diras Moseo.

—Bone—, diras la direktoro, —vi rajdos... Nun fikse rigardu la fraŭlinon en la okulojn.

Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por ĵeti al li en la okulojn;