Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj de la knabo; li ek-