Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:

—Kio estas?

La vaganto respondas germane:

—Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

— Kion vi volas?

—Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

—Apud Warfum.

—Warfum!?

—Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por remalfermigi la pordon estos vana. Li el iras la ĝardeneton kaj daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin tro-