Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.

Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn da tabaka fumo. La pastro skribas:

"Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la lsraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...

Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne aŭdas la frapon kaj li skribas plue:

ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...

Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin interrornpas.

Tria frapo.