Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuŝis maldorme en mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis sur granda staranta violono. La letereto estas de tiu sinjoro.

—Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis la pordon nefermita?

—Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.

—Tiu fremdulo tamen eniris.

—Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.

—Sed kial li faris tion?... Kion li diris al vi, kiam vi venis en la ĉambron?

—Ho, li estis tre amika... Li ne parolas holande, nek laŭ nia dialekto.

—Ĉu vi do povis lin kompreni?

—Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.

—Ĉu li estas germano?

—Mi ne scias..., ne demandis pri tio.

—Sed, li ne diris al vi kial li venis?

—Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.

—Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin