Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.

Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács interrompas, dirante:

—Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu koncertojn.

—Tion la publiko bedaŭros.

—Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min devigis min agi tiel—. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo de la parolinto.

La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam estus estinta malsana; li tial diras:

—Espereble vi preskaŭ resaniĝis?

—Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos... Verŝajne, mi diras, ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via vilaĝeto.

—Ci tie en Brej?

—Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi pli taŭgan lokon por mia nuna stato.

—Sed la loĝantino estas surda kaj muta.

—Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ tiu de la virino.