Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/282

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

animdeflankiĝo, li kutimiĝis al ĝi kaj en la lasta tempo jam ne tion atentis.

Sinjorino Stuthejm dum jaroj ne eliris plu la domon sed restis en la kuirejo, kiun ŝi nur forlasis por iri en la veturilejon, se ŝi nepre devis direkti sin tien pro balailo aŭ alia necesa doma purigilo, ĉar purigilojn ŝi bezonis la tutan tagon. De la mateno ĝis la vespero ŝi laboradis kune kun la servistino, kaj ĉar ŝi estis ĉiam vestita per vestoj, el kiuj ofte gutis la akvo, la doktoro estis malpermesinta al ŝi eniri la ĉiutagan ĉambron, la laborejon kaj la atendejon, unuvorte ĉiujn apartamentojn, kie pacientoj aŭ aliaj homoj povus renkonti kaj vidi ŝin.

La doktoro, kvankam senceŝe laboranta por siaj pacientoj, estis ĉiam vestita per bela nigra kostumo, sur kiu oni neeble povis rimarki la plej malgrandan polveton aŭ makuleton. Kiam li eliris, li ĉiam portis altan silkan ĉapelon, tiel ke li aspektis tre grava, des pli grava, ĉar li havis neordinare dikan ventron, tiel dikan, ke, kiam li marŝis, li apenaŭ povis vidi la pintojn de siaj brilantaj ŝuoj. Kiel multaj aliaj dikventruloj, li havis eksciteman karakteron kaj koleriĝis pro la plej malgranda kontraŭstaro aŭ malhelpo, kiun li renkontis; sed li tre baldaŭ forgesis sian koleron, por refariĝi la plej afabla kaj aminda persono en la mondo. Tial ne estis strange, ke liaj subitaj ekboloj de kolero tute ne efikis je tiu, kiu lin konis. La samhejmanoj jam tiel kutimiĝis al ili, ke neniu ofendiĝis pro ili, kaj eĉ la juna servistino, kiu en aliaj okazoj estis timema knabino, aŭskultadis la fluon da riproĉoj de la doktoro, kvazaŭ ŝi estus surda je ambaŭ oreloj; ŝi ja sciis antaŭe ke la mastro kvin minutojn poste refoje ridos kaj jam estos forgesinta pri sia kolero.

La doktoro havis nek barbon nek lipharojn, sed pomforman kapon kun malmultaj jam tute grizaj haroj, kiuj staris sekte sur la verto. Lia frunto estis malalta