Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉar Teodoro rajdas sur la malnova balailo en la koridoro kaj li ne volas cedi ĝin al sia avino.

La kolera humoro de la doktoro subite foriĝis. Li frapis al si la genuon per la mano, laŭte ekridegis kaj diris:

—Ha, ha, ha! ... Teodoro rajdas sur ĝi! ... Ha, ha, ha! ... Jen kio estas ĝojiga..., Ha, ha, ha! ... Nu, lasu lin rajdi—, kaj ŝovante trian markon en la manon de la servistino, li diris plue:

—Jen unu marko por nova balailo.

La doktoro refoje ekskribis, aperigante la pinton de la lango, kaj la servistino kviete eliris kun la mono. En la koridoro ŝi ekridis al Teodoro, kiu fiermiene rajdis sur balailo, dum li svingis bastoneton. Li estis dika flavhara knabo kun helebluaj okuloj kaj ruĝaj vangoj.

—Si ne ekhavos mian ĉevalon—, li diris arogante. —Mi volas rajdi; se ŝi volas forpreni ĝin, mi iros plendi ĉe aĉjo.

Aĉjo estis la avo, la doktoro, kiu tiel dorlotadis sian nepon, ke ĉi tiu estis kvazaŭ la ĉefo en la domo. Spite tio, li estis aminda knabo, ĉiam gaje ludanta aŭ kantanta kaj neniam malbonhumora, se oni nur ne malhelpis aŭ ĝcnis lian ludadon. Fiere kun supren turnita nazo li galopis post la servistino, kiun li sekvis en la kuirejon, kie la sinjorino diligente laboradis.

Starante ĉe plena sitelo, ŝi ĵus eltiris el ĝi grandan viŝtukon, el kiu longaj strioj da akvo elfluis sur la kahelojn.

Vidante ŝin tie ĉe tiu laboro, neniu supozus, ke tiu virino estas la edzino de doktoro, tiel malzorgeme ŝi estis vestita. Ŝiaj multe tro grandaj botetoj estis preskaŭ eluzitaj, escepte la plandoj, kiuj sufiĉe bone protektis la piedojn kontraŭ la ĉiuloken libere fluanta akvo.