Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj gravmiene diris:

—Li mortis—, tiam sin turnante al Majer, li demandis:

—Kio okazis kun tiu viro? ... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li mortis pro deliro.

—Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

—Kiu li estas?— li demandis post momento.

—Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li alvenis en urbo en cirka veturilo.

—Kie staras nun tiu veturilo?

—Sur la strato, proksime de mia domo.

—Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

—Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento la ĉevalon.

—Hm!— La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam demandis plue:

—Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

—Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la "Serpento".

—Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed kien?