Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/302

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toro, kiu kore kompatis la suferanton, —nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj ĉio espereble fariĝos bona.— Grandaj larmoj rulis sur la vangoj de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.

La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du kapoj, unu super la alia.

—Kio okazis?— demandis mallaute la doktoredzino.

—Kruro rompiĝis—, kviete respondis Mikelo.

—Ĉi tie!?

—Jes.

—Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj ne en la laborejo; ni pensis ke...

—Maria—, tiel interrompis la doktoro, —alportu tuj pelvon kun akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.

La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:

—Kiel vi nun sentas vin?

—Pli bone, sinjoro; mi dankas.

—Kiel estas via nomo?

—Stanislas.

—Kaj via familia nomo?

Stanislas pripensis, tiam li respondis:

—Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau*).[Elparolu: Maró.]

—Stanislas Mareau!? ... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?