Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/327

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj li ordonis, ke li veku la tutan sekvantaron, ĉar li deziris tuj ekvojaĝi. Baldaŭ ili alvenis riveron, nomitan Serio. Ponteto por piedirantoj kuŝis trans tiun riveron, sed, ĉar la princon havis kun si azenojn kaj multe da komercaĵoj, li ne povis ĝin transiri. Ĉe la ponteto elstaris el la tero cipresbastonego, sur kiu pendis ebura trumpeto; ĉiu kiu bezonis la pramiston por esti transkondukata, devis blovi sur tiu trumpeto. Floriso ekblovis kaj la pramistoj alvenis; ili plenŝarĝis la pramojn kaj Floriso prenis lokon en la pramo de l' pramestro. Ĉe tiu rimarkis, ke Floriso aspektas malĝoja. —Kien vi deziras vojaĝi, kaj kial vi aliras nian landon?— demandis li. —Ni estas komercistoj—, respondis Floriso, —ni intencas vojaĝi Babilonon. Sed estas jam malfrue por ekvojaĝi hodiaŭ. Ĉu troviĝas ĉe vi hotelo por niaj ĉevaloj kaj azenoj?— La pramestro respondis: —Sinjoro, mi posedas bonegan gastejon. Sed mi volas diri al vi, kial mi vin alparolas. Antaŭ tri monatoj mia pramo transportis fraŭlinon, kiu estas tre simila al vi—. —Kien ŝi iris?— demandis Floriso. — Al Babilono.

Floriso kaj lia sekvantaro pasigis la nokton ĉe la pramestro, kaj jam frumatene la sekvantan matenon ili estis pretaj refoje ekvojaĝi. Antaŭ ol foriri, Floriso demandis al la pramisto, ĉu li havas en Babilono amikon, kiu povus gastigi kaj helpi lin se bezone. —Mi havas —, respondis la pramisto. —Antaŭ ol alveni tie, vi renkontos larĝan riveron, trans kiu kuŝas ponto; la viro, kiu ricevadas la transirmonon, estas mia plej bona amiko. Li posedas en la urbo domojn kaj loĝejojn, tiel ke li volonte loĝigos vin. Prenu mian ringon kaj montru ĝin kiel signon, ke mi irigis vin al li.

Floriso adiaŭdiris la gastiginton kaj alvenis tiun saman matenon antaŭ la rivero, pri kiu oni estis parolinta. Li montris la ringon al la amiko de la pram-