Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/332

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povu sin kaŝi en ĝi, kaj oni kolektis la plej bonodorajn florojn, sub kiuj li poste sin kaŝus.

La unua de Majo estis veninta. Laŭ la konsilo de la gardisto Floriso sin vestis per ruĝe-purpuraj vestoj, por ke la koloro de lia kostumo ne tro diferenciĝu de tiu de la ruĝaj rozoj. En la ĉambro de la gardisto li trovis la korbegon kaj eksidis en ĝi kun ĉapelo plektita el rozoj; li sin kaŝis sub la floroj, tiel ke li fariĝis tute nevidebla. Tiam la gardisto vokis al si du fortajn knabojn kaj parolis al ili: —Prenu tiun korbegon, portu ĝin supren en la ĉambron de Blankafloro kaj diru al ŝi, ke mi ĝin sendas, poste revenu al mi.

La knaboj obeis, sed mezvoje ili eligis multajn nedecajn vortojn, ĉar florojn tiel multepezajn ili neniam antaŭe portis. Malfeliĉe ili sin trompis pri la pordo de Blankafloro kaj erare metis la korbegon antaŭ la ĉambro de Klariso, kriante: —Fraŭlino Blankafloro! jen estas donaco de la turogardisto—. Klariso, rimarkinte la eraron, diris al si mem mokridante: —Mi volas ekscii, per kio la turgardisto estas surprizanta nian favoratinon—, kaj ekstarante post la pordo ŝi ordonis al la knaboj enporti la korbegon. Kiam ili estis for, ŝi admiris la korbegon kaj elprenis la plej belan rozon. Floriso, pensante ke Blankafloro staras ĉe la korbego, subite salte leviĝis. Klaristo morte paliĝis pro ekteruro. Ŝi posten paŝis kaj ekkriis: —Ho, kiu elvenas el la korbego?— La aliaj pordoj ĵete malfermiĝis, fraŭlinoj alproksimiĝis kure kaj demandis: —kio okazis?— Floriso tamen jam estis malaperinta sub la rozoj kaj Klariso havis la spiritan regecon kovri lin tiel per floroj, ke neniu lin rimarkis. Ŝi subite ekpensis pri tio, ke Blankafloro multfoje parolis al ŝi pri unu juna fraŭlo, kiun ŝi amis, kiam ŝi estis ankoraŭ en Hispanujo kaj ke li similis al ŝi. Al la fraŭlinoj Klariso nun diris ridante, ke ŝi ekteruriĝis pro