Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/337

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sinjor' emiro, mi scias, ke mi devas morti, sed pardonu al Blankafloro. Mi sola estas kulpa. Venĝu vin nur kontraŭ mi. Se mi ne estus trokuraĝinta enŝteliĝi en ĉi tiun turon, tiam al mia amatino ne estus farita honto. Sekve, mortigu nur min.

—Ne!— parolis la emiro per tondra voĉo, kiu ĉiujn tremigis. —Ne! vi ambaŭ mortos kaj eĉ per mia propra mano—. Li ekstaris kaj eklevis la glavon...

Sed Blankafloro rapidis antaŭen kaj prezentis sian kolon. Tuj kiam Floriso tion ekvidis, li rapidis antaŭen, forpuŝis sian amatinon kaj diris: —Ĉiuj min mallaŭdus, se mi tion tolerus. Vi, kiu estas virino, ne mortu pli frue ol mi—, kaj li prezentis sian kolon, dirante plue: —Ekfrapu, mi estas preta!— Siaflanke Blankafloro ekkaptis lian veston, tiris lin malantaŭen, lokis sin antaŭ la emiro kaj refoje prezentis sian kolon. Tiamaniere daŭris kelkajn fojojn; ĉiu volis morti unua.

La okuloj de la korteganoj pleniĝis je larmoj, kaj ili ekkompatis, eĉ la emiro estis kortuŝita kaj la glavo ekfalis el lia mano. Tiam unu duko, kiu deziris savi al ili la vivon, paŝis antaŭen kaj li parolis malkaŝe: —Mi opinias, ke nia sinjoro pardonu al ili ambaŭ. Lia honoro ne estus riskata pro tio. Kion ĝi al li utilus, se li mortigus ilin? Kaj se li pardonos al ili, tiam Floriso rakontu al ni, kiel li povis veni en tian fortan turon al sia amatino, por ke ni estu pli gardemaj estonte—. La emiro aŭdis kun plezuro, ke la duko probatalis pro la du geamantoj. Li promesis pardonon, se Floriso volus diri, kiel li eniris nerimarkite en la turon. —Miaj sinjoroj—, diris Floriso decidatone, —tion mi ne povas diri, kio ajn estu mia sorto, escepte, se vi antaŭe pardonos al tiu, kiu min helpis.

Tiam la emiro ekkoleris kaj ĵuris, ke neniam li konsentos en tio. La duko tamen ankoraŭ ne cedis;