Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/341

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ha, ha, ha!!— ridis la bonhumora doktoro, tio estis vere belega rakonto—, kaj sin turnante al la fremdulo, li diris plue:

—Ĉu ne vere, sinjoro Klajn?

—Eĉ tre bela—, respondis la fremda viro.

Stanislas, kiu estis sekvinta Teodoron, rigardis kun surprizo la du ne invititajn aŭskultintojn.

—Kaj jen via nova lernanto—, diris plue la doktoro.

La fremdulo fikse rigardis al la knabo, prezentante sian manon.

—Nu, la konatiĝo estas tre agrabla—, li diris.

Stanislas ne sciis kion diri, kaj li demandis al si: —Kiu li estas? ... kion li devas fari kun mi?— kaj liaj demandantaj okuloj sin direktis sur tiujn de la doktoro, kiu demandis:

—Ĉu vi forgesis pri mia iama promeso?

—Ke mi lernos, doktoro?

—Kompreneble; nu, estas bone, ke vi tion memoras, ĉar ĝi estas signo, ke la promeso plaĉis al vi.

—Ho jes, doktoro!

—Nu, tiu sinjoro, kiu estas lernejestro, instruos vin, kaj hodiaŭ komenciĝos la unua leciono—; tiam etendante la manon al sinjoro Klajn, li diris plue:

—Do, kiel interkonsentite! Ĝis renkontiĝo!— Tiam li iris paŝetante al sia laborejo, dum la lernejestro eliris la veturilejon kaj signodonis al Stanislas lin sekvi. La knabo obeis tre mirante, kien li iros.

—Mi kuniros ankaŭ!— ekkriis Teodoro, kiu jam estis sekvonta la ekzemplon de Stanislas, sed la fremdulo diris kviete, sed iom severtone:

—Ne, mia knabeto vi ne kuniros, vi restos hejme; Stanislas revenos al vi je la vespero.

Kvankam Teodoro ordinare faris nur sian volon, ĉi tiun fojon la severaj grizaj okuloj de la fremdulo tiel