Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/343

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, sinjoro.

—Mi ekaŭdis, ke li tre malzorgis pri via eduko...

Stanislas ne respondis, kaj la instruisto diris plue:

—Sed kun serioza volo, persistado kaj studado vi povos ankoraŭ lerni tre multe.

—Jes, sinjoro.

—Knaboj de via aĝo ordinare jam studadis kelkajn jarojn en legado, skribado, kalkulado, historio, geografio kaj aliaj fakoj. Ĉiu knabo kompreneble komencas la studadon en la unua klaso de la lernejo; sed mi opinias, ke vi ne amas sidi ĉe sesjaraj knaboj, tial mi instruos kaj instruigos vin private kaj ne en la publika lernejo, sed en mia propra domo. De nun vi ne povos plu ludadi tutajn tagojn kun la nepeto de la doktoro, ĉar la horojn, dum kiuj vi ne estos ĉe mi, vi devos pasigi hejme, farante taskojn pri skribado kaj tiel plu. Se vi estos diligenta, vi lernos multon en malmulta tempo, kaj mi esperas kaj atendas, ke vi faros vian eblon, ne pro mi, sed pro via estonto kaj pro via bonfaranto, la doktoro.

—Mi faros mian eblon, sinjoro.

—Ni vidos.

Ĉiam elblovante nubojn, la instruisto grave promenis plue, dum li faris ĉiajn demandojn al Stanislas pri liaj gepatroj, pri liaj vojaĝoj en Germanujo, en Polujo, en Holandujo kaj en aliaj landoj. Li ne informiĝis pri tio pro scivolemeco, sed por ekscii, kiel lia nova lernanto sin esprimos, por formi al si supraĵan opinion pri lia intelekto. Fine ili alvenis al aro da dometoj, formantaj la komenciĝon de la vilaĝo, kie staris la lernejo de Klajn. Tiu dometaro apartenis plejparte al laboristoj.

Ili preteriris kelkajn dometojn kaj tiam alvenis ĉe malnova preĝejo kaj dikega malalta turo, ĉirkaŭita de burĝaj konstruaĵoj. Unu el ili estis la domo de Klajn,