Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/354

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La instruistedzino diris nenion, ridetante kaj de tempo al tempo klaketante la blankajn dentojn, ŝi verŝis kafon, prezentis kuketojn, kaj kiam la kamena horloĝo ekbatis la okan horon, Klajn diris:

—Stanislas, estas la oka, mia amiko, la tempo de via foriro alproksimiĝis.

Stanislas ekstaris, kaj dankinte la pianiston pro la ludado kaj salutinte la societeton, li eliris kaj survojiĝis al la urbo.

Strangaj pensadoj amasiĝis en lia kapo. Multfoje li estis aŭdinta muzikon en la cirko, sed la tieaj muzikistoj neniam al li plaĉis; la ludado de Oskar tamen estis farinta sur lin tian impreson, ke li ne povis forigi ĝin el sia animo, kaj tiun vesperon li enlitiĝis kun la deziro, ke lia instruisto baldaŭ parolu kun la doktoro kaj ke ĉi tiu konsentu la proponon, kiun Klajn estis aludinta tiun vesperon.