Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/358

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kio okazis en la kuirejo?— demandis al si la knabo, sed li ne havis la tempon longe sin okupi pri tiu demando, ĉar la salonpordo ekknaris kaj sur la sojlo staris la sinjorino.

Stanislas ektimiĝis vidante ŝin; neniam ŝi vizaĝo estis tiel pala, tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro, ke tuj la ekpenso, ke io terura okazis, eniris en la kapon de la knabo. Li estis parolonta, sed ne kapablis. Li rekte eksidis sur la seĝo, forpuŝis la libron kaj rigardis al la pala virino, kiu kun ŝanceliĝantaj paŝoj alproksimiĝis, lasante post si la pordon nefermita.

Stanislas fine demandis balbue:

—Kio... fariĝis?— tiam li eksilentis, la lango algluiĝis al la palato de lia buŝo kaj kun neesprimebla miro kaj ektimo li fiksis siajn nigrajn okulojn sur la virino.

Ŝiaj sekiĝintaj manoj (kvazaŭ manoj de miljara mumio) kun nekalkulebla nombro da sulkoj pro la ĉiama purigado kun sapakvo en la kuirejo, pendis kvazaŭ velkintaj ĉe ŝiaj flankoj kaj tremetadis.

—Stanislas...—, ŝi flustris kun premita voĉo, kaj subite ŝi ekhaltis kaj restis staranta ne malproksime de la knabo.

—Stanislas...

—Kio estas...?

—Ho Stanislas...—, refoje ŝi ekhaltis paroli.

—Ĉu okazis io kun la servistino?

—Ne..., ŝi eliris...; mi ŝin elirigis komisie por esti sola dum kelkaj momentoj...; ĉar mi havas ion por diri... Ĉiuj nun estas for, nur ni ambaŭ estas en la domo...

Refoje ŝi ĉesis paroli, tiam subite ŝi kovris al si la okulojn per la flavaj manoj kaj eligis subpremitan ek-