Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/374

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bus triafoje kapjesis, kaj ĉar la kafo estis muelita, li metis la muelilon sur tableton, eltiris la tirkesteton el la muelilo kaj ŝutis la enhavon en kafpoton. Formetinte la muelilon en ŝrankon, li verŝis bolantan akvon en la poton, kaj kiam ĝi estis plena, li ĝin starigis sur petrolan varmigilon, eksidis, gratis al si la kalvan kapon, fumis, interplektis kviete la manojn, kaj atenante, ke la moviĝema edzino ekparolus, pro ke li kiel kutime povu responde kapjesi aŭ kapnei, (ĉar alimaniere li nur respondis tre malofte), li rigardis sencele antaŭ sin. Kiam lia edzino ekvidis, ke li kviete fumetas, farante nenian laboron, ŝi enmanigis al li kupran kaldronon kaj viŝtukon. Bus kiel obeema edzo tuj frotadis la kaldronon, kaj ŝi diris plue:

—Sed mi ne komprenas, kial li tiel ofte vizitas la "Reĝan".

La "Reĝa" estis la fama Reĝa Biblioteko, unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo. Sinjorino Bus tamen neniam ĝin vizitis, kaj ne povis formi al si ĝustan opinion pri tiu konstruaĵo. Ŝi ekaŭdis iam, ke tie sin trovas nur libroj, manuskriptoj kaj moneroj el antikvaj tempoj, kaj tiajn objektojn ŝi tute ne ŝatis. Bus, kiu bone sciis, kio estas la "Reĝa", haltigis sian frotadon, preme fermis la ununuran okulon, faris malbelan grimacon kaj balbutis:

—Kom... kom... pren... en... en... eble li le... le le...

—Jes, mi komprenas, li legas tie; sed mi pli amus legi novajn librojn.

Bus volonte dezirus klarigi, ke en la "Reĝa" sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj; sed, ĉar tiu klarigado kostus al li tro multe da peno kaj tro multe da kraĉeroj, kaj ĉar la temo ne indas tion, li ne respondis, sed altigis la ŝultrojn kvazaŭ por diri, ke lia edzino