Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/379

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—De la subuloj.

—Trafe respondite, sed al la subuloj apartenas ankaŭ tiu botpurigisto; sekve la reĝo devas esti danka ne nur, ĉar tiu purigisto bonvolas labori por li, sed ankaŭ, ĉar li partoprenas al la pagado por tiu purigado.

—Mi neniam antaŭe pensis pri tiaj aferoj.

—Kompreneble, ĉar vi ne estas filozofo.

Sinjorino Bus ne parolis plu; la argumentoj de la ĉiam afable ridetanta ĉiametiisto estis tiaj, ke ŝi prefere ne plu disputadis kun li. Malrapide ŝi eliris, demandante, ĉu la sinjoro deziras duan tason aŭ ion alian, kaj li respondis:

—Mi dankas, sinjorino.

Post kiam ŝi estis ferminta post si la pordon, la filozofo kviete fermis la okulojn kaj restis kuŝanta sur la kanapo du horojn. je la dua horo li rektiĝis, eksidis, tiris paperujeton el la poŝo de sia frako, elprenis la enhavon kaj dismetis ĝin sur siaj genuoj.

Tiam li kalkulis:

—Dek, — dudek, — tridek, — kvardek, — kvindek, sesdek..., tio estas sesdek—. Li kolektis la ses bankpaperetojn, metis ilin aparte kaj kalkulis plue:

—Cent, — ducent; tio estas kune ducent sesdek guldenoj... Estas nun la deka de la monato; mi pagis antaŭe por unu monato..., mi do povas resti ankoraŭ du monatojn en Hago... Nu, mi ja vidos, kion fari poste; ĉio aranĝiĝos per si mem.

Ridetante li enpoŝigis la paperujeton kun la bankpaperoj, ekstaris, promenadis tien kai reen en la ĉambro, rigardis la pentraĵojn sur la muroj, fajfetis gajan arieton, iris al la librobretaro, prenis libron, refoje sidiĝis, rigardis ilustraĵojn kaj legis kelkajn paĝojn. Tiam li refoje ekstaris, relokigis la libron sur ĝian lokon, surmetis ĉapelon kaj eliris la ĉambron, ĉiam ridetante kaj