Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/381

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili, ridetis tiel amike, ke ili restis starantaj. Ili tamen sin turnis kaj levis la kapojn, kiuj atingis nur ĝis la veŝto de la fremdulo.

—Ĉu vi amas librojn, miaj bubetoj?

—Jes sinjoro—, respondis la pli aĝa.

—Ĉu vi povas legi tian bildolibron?

—Jes, mi povas; mi sidas en la kvara lerneja klaso.

—Vere? ... kaj via frateto, kie li sidas?

—Li ne estas mia frateto; li estas mia kamaradeto.

—Ĉu li povas legi?

—Iomete; li sidas en la dua.

—Ĉu vi havas multajn bildolibrojn?

—Ni havas nenian.

—Ĉu vi volus havi tiun?

La knabetoj, pensante, ke la ridetanta sinjoro mokas ilin, rigardis unu la alian, sed ne respondis.

—Nu? ... Ĉu mi aĉetu ĝin por vi?

Refoje la knabetoj silentis, sed la longa sinjoro faris unu paŝegon flanken, malfermis la pordon de la butiko, dirante:

—Eniru kun mi.

Ili eniris, refoje rigardante sin reciproke per tiaj okuloj, kiajn direktus sur nekonatulon plenkreska almozulo, se tiu nekonatulo neatendite dirus al li: "Jen ricevu! mi donacas al vi bankpapereton de mil guldenoj!"

Estis klare, ke la knabetoj ankoraŭ neniam ekhavis bildolibron, kaj ke ili rigardis ĝin kiel neakireblan trezoron, kiu estas destinata nur por riĉaj infanoj.

Post la butika tablo staris fraŭlino. Ŝi kun miro rigardis al la strangaj klientoj.

—Fraŭlino, bonvolu montri al ni kelkajn belajn librojn.

—Kiajn, sinjoro?

—Bildolibrojn por ĉi tiuj bubetoj.