Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/403

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(la leganto sendube jam rekonis lin), kaj direktante la okulojn sur la ventron de sia gastiganto, li forĵetis la ĉapelon ankoraŭ pendantan sur lia pugno, kaj svingante kelkfoje la manojn supren, kvazaŭ li supren ĵetus kaj rekaptus du pilkojn, li ekkriis:

—Sinjor' kolego!... mi petas... ekstaru!... ekstaru!!

—Kial ekstari?

—Mi tuj diros tion...; ekstaru, mi petas!... ekstaru!!

—Nu, se mi povas fari al vi plezuron per tio, mi ekstaros.

La longa maristo, aktoro, promenanta reklamilo kaj cetere, tiris al si la krurojn, posten ŝovis la seĝon kaj ekstaris.

La okuloj de Ivan denove sin fiksis sur lian ventron kaj jen pendis de la veŝtopoŝo ĝis butontruo, ĉeno farita el brilantaj moneroj. La rideto de Ivan ŝanĝiĝis en esprimon, kiu montris grandan surprizon kaj ĝojon; li same ekstaris, altigis ambaŭ manojn kaj ekkriis:

—Mi trovis!... Mi trovis!... Vi estas Johano!

—Jes, mia kara, mi estas Johano; sed kiel vi eksciis tion?

—Per la ĉeno..., la ĉeno de la moneroj, kiujn donis al vi Jafet.

—Jafet!?

—Jafet, via amiketo de la insuleto, kies nomon mi ne konas.

—Ĉu vi konas tiun knabon?

—Ĉu mi lin konas!?... Ĉiu en Patersburgo lin konas.

—Li do estas en Patersburgo?

—Jes!... Ho, tio estas stranga historio...; mi rakontos ĝin... eksidiĝu, mi petas, kaj mi rakontos... Ho, kiel li ĝojos!

Ili eksidis kaj Ivan rakontis: