Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/410

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu ili estas malriĉaj?... Riĉaj ili estas, riĉaj kiel nia reĝino.

—Kial do ili ne pensiumas vin?

—Ĉar ili volas fariĝi ankoraŭ pli riĉaj... Mi vidas, ke vi tute ne konas la holandajn ŝipo-posedantojn.

—Ĉu neniu estas pensiumata ĉi tie?

—Jes, la ministroj kaj aliaj eminentaj sinjoroj.—La grizulo lange ĵetis la macaĵon kontraŭ la dekstra vango, kraĉis refoje kaj eksilentis.

—Ĉu vi havas infanojn?—demandis Ivan.

—Mi havis... du filojn...; ambaŭ estas ĉe nia Sinjoro.

—Ĉu ili mortis?

—Ambaŭ dronis.—La maljuna ekskaptisto de fiŝoj emociiĝis, kaj liaj okuloj malsekiĝis. Ivan kompatis la viron kaj li ekpensis refoje pri sia perdita monujo, tiam li demandis:

—Cu via edzino vivas?

—Jes, ni estas kune en la malriĉulejo.

—Ĉu ŝi jam vidis la ekspozicion?

—Ŝi!?... Ho ne, ŝi estas duone lama kaj preskaŭ ne povas marŝi.

—Ĉu ŝi ne povas plu labori?

—Mi laboras hejme por ŝi, kaj ŝi sidas la tutan tagon ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren.

—Nenion farante?

—Ŝi amus legi sian biblion, sed ŝiaj okuloj fariĝis tro malfortaj.

—Ŝi uzu okulvitrojn, kamarado.

—Okulvitrojn!... Ili rompiĝis kaj la okulvitroj, per kiuj ŝi povus legi, kostas tro multe..., tial ŝi jam ne legas sian biblion, sed rigardadas eksteren.

Ivan komprenis ĉion, kion diris la grizulo; li pensis: Se mi do havus mian monujon, tiam mi tuj donus al li por aĉeti okulvitrojn por lia edzino.